EKDE LA ORIGINO DE LA HOMARO, restas grupo tiel daŭre fitraktata kaj marĝenigata, ke ĝia sufero enstampiĝis en nian ĉiutagan vivon. Se bestoj povus paroli libere, ilia ĥora kriado forpelus ĉiujn aliajn sonojn en la mondo. Ni ĉiuj estas bestoj. Ni ĉiuj estas vivantaj, spirantaj estuloj, kiuj kunokupas la saman Teron. Ĉiuj ni sentas doloron kaj suferas, kiam estas vunditaj aŭ senigitaj de niaj vivo, familio, libero. Ĉiuj ni rajtas sperti komplezon, kompaton, kaj dignon. Ni kredas je parenceco de ĉiuj estuloj, kaj eblo, ke ni kunvivu en paco kaj harmonio sur la planedo Tero.

KONSIDERANTE, ke ĉiuj vivuloj sur la planedo Tero venis origine de la sama fonto, kaj sekvas samajn evoluajn principojn;

KONSIDERANTE, ke ĉiuj vivuloj sur la planedo Tero enloĝas samajn grundojn, akvojn, kaj aeron, kaj tial kundividas ilin kaj ties resursojn por vivi en kaj el ili, konsistigante unu ekologian sistemon;

KONSIDERANTE, ke ĉiuj vivuloj havas la samajn bazajn bezonojn : vivadi, strebi feliĉon kaj plezuron kaj eviti doloron, vivi komforte, generi, krei familiojn kaj aliajn sociajn strukturojn;

KONSIDERANTE, ke ĉiuj vivuloj, kiom konas ilin la homaro, estas sentkapablaj, kaj sekve povas percepti doloron, plezuron, sensaĵojn, sentaĵojn, kaj emociojn;

KONSIDERANTE, ke la homa specio estas nur unu el milionoj da bestaj specioj, kaj konsistigas ege etan malplimulton, kompare kun la miliardoj da bestoj vivantaj sur ĉi tiu planedo;

NI PROKLAMAS JENON:

  1. Ni konsideras la jenajn verojn memevidentaj, ke ĉiuj estuloj kreiĝis egalaj, kaj rajtas je Vivo, Libero, kaj la Sekvado de sia Feliĉo.
  2. Sekve, ĉiuj bestoj havas la saman naturan rajton ekzisti, kiel ĉia alia vivulo.
  3. Ĉiuj bestoj rajtas esti liberaj, vivi sian vivon laŭ propra decido, kiel naturo intencas.
  4. Ĉiuj bestoj rajtas manĝi, dormi, ĝui korpan kaj mensan komforton, moviĝi, esti sanaj, sekuraj, kaj plenumi ĉiujn siajn naturajn kaj esencajn bezonojn. Do, neniu besto suferu malsaton, soifon, aŭ misnutradon; korpan malkomforton kaj elĉerpiĝon; enfermon kontraŭvolan, mistraktadon, perfortajn aŭ kruelajn agadojn; doloron, vundon, kaj malsanon; timon kaj streson; kaj ili estu liberaj esprimi siajn normalajn kondutajn manierojn.
  5. Ĉiuj bestoj rajtas reproduktiĝi, vivi kun siaj idoj, familio, tribo, aŭ komunumo, kaj disvolvi naturan socian vivon. Ili rajtas vivi en sia natura medio, kreski laŭ ritmo natura por sia specio, kaj disvolvi sian vivon dum nature kongrua longo.
  6. Bestoj ne estas posedaĵo aŭ varo por homoj, kiuj ilin ne uzu por propra profito aŭ vivteno. Tial, ili estu liberaj je sklaveco, ekspluatado, subpremo, viktimigo, perforto, fiuzo, kaj ĉia alia traktado, kiu malkonsideras ilian sekuron, memdecidon, kaj dignon. Oni devas ne buĉi ilin por manĝi, mortigi ilin por iliaj haŭtoj, uzi ilin por eksperimento, mortigi ilin por religia celo, uzi ilin por trudita laboro, fitrakti kaj pereigi ilin por sporto aŭ distro, fitrakti ilin por lukro, ĉasi, persekuti, aŭ ekstermi ilin por homa plezuro, bezono, aŭ alicele.
  7. Homoj faru laŭeble plej multe por protekti ĉiujn bestojn. Ĉiu besto, kiu dependas de homo, rajtas je taŭga vivtenado kaj zorgado, kaj ne estu neglektita, forlasita, aŭ mortigita.
  8. Bestoj, kiuj mortis, estu traktataj respekte kaj digne, same kiel homoj.
  9. Ni alvokas por gardado de ĉi tiuj rajtoj. Ilin agnosku kaj defendu leĝo, kiel por homaj rajtoj. Ĉian agon, kiu kompromitas la bonfarton aŭ transvivon de besto aŭ specio, aŭ endanĝerigas, kontraŭas, aŭ senigas beston aŭ specion je la supre listigitaj rajtoj, oni rigardu kiel krimon, kaj tiel punu.

   POR TIES ATESTO, ĉi tiu Deklaro estas subskribita jene hodiaŭ, dimanĉon, 5-an de Junio, 2011, la Unuan    Nacian Tagon de Bestaj Rajtoj, en la Urbo Novjorko, Usono.

(Esperanta traduko farita de Silvio KURTISO, kaj provlegita de Ŝtonĉjo SUBURUO kaj Vito MARKOVO. Esperanto translation made by Silvio Curtis, and edited by Ŝtonĉjo Soubourou and Vito Markovo)

Leave a comment